Regiono Banĝaro (indonezie: Daerah Banjar, malnova literumo Bandjar) estis aŭtonomia areo formita en la sudorienta parto de Indonezia insulo Borneo fare de Nederlando en 1948 kiel parto de provo reestabli la kolonion de la Nederlanda Hindio dum la Indonezia Nacia Revolucio. Banjar iĝis konsistiga parto de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio en 1949. La prezidanto de la Banjar Konsilio estis Mohammed Hanafiah. La regiono estis dissolvita la 4an de aprilo 1950 kaj kombinita kun Granda Dajako kaj la Federacio Sudorienta Borneo por formi Kalimantan Provincon. Hodiaŭ, la teritorio de la antaŭa regiono konsistas el proksimume du trionoj de Provinco Suda Kalimantano.